18 – Konstruado


HEFESTO Konstru-Entrepreno
94B, Strato Eliot
Kolkata 700016
Grava konstru-entrepreno serĉas kunlaborantojn por tuja dungo kun minimuma kvinjara kontrakto, aŭ je nefiksita daŭro.
Ni havas liberajn laborpostenojn por sekvaj profesiuloj:

– elektristoj kaj instalistoj
– hidraŭlikistoj
– tegistoj
– ĉarpentistoj
– dekoraciistoj.
Estas postulata la preteco labori eksterlande ankaŭ dum longaj periodoj.
Interesuloj kontaktu nian dungoficejon telefone ĉe numero + (91) – 33-55532565 aŭ retpoŝte ĉe la adreso hiring@hephaestus.in

Kalkuto, lundon la 12-an de majo 2025

Rajat kaj Raima eniras en la grandan palacon, evidente tutnovan, en la kvartalo de la plej gravaj entreprenoj de Kalkuto. La unuan fojon kiam Rajat venis ĉi tien, nur antaŭ du semajnoj, li sentis sin timema eniri en oficejon liaopinie tion elegantan: li malriĉa metiisto, tegisto de mozaikoj.
Strange kiel oni rapide alkutimiĝas al kio ajn: estas lia dua rendevuo en la oficejoj de Hefesto kaj al Rajat ŝajnas, ke estas la plej normala afero en la mondo eniri en tiun grandan halon kun marmoraj pavimoj kaj sin turni al la akceptejo: – Bonan tagon, mi estas Rajat Majumdar kaj jen mia edzino Raima, ni havas rendevuon kun doktoro Raychaudhuri.
Oni sidigas ilin en malgranda salono, sur tiuj klasikaj remburitaj foteletoj, kiuj troviĝas en ĉiuj atendejoj de la mondo: laŭŝajne komfortaj, sed nesufiĉe por kompleta malstreĉiĝo. Ĉiukaze la atendo estas mallonga, ĉar post kelkaj minutoj ili estas akceptitaj en la oficejo de doktoro Raychaudhuri, la respondeculo de la oficejo Homaj Rimedoj de la Hefesto Konstru-Entrepreno.
Meze de aprilo Rajat estis leginta la gazet-anoncon kaj, tial ke li estis de kelkaj monatoj senlabora, li estis telefoninta por fiksi rendevuon. Tiu unua kunveno kun junulino nomata Fraŭlino Singh aspektis al li iom nekutima, preskaŭ pli nura amika babilado ol labor-interparolo: ŝi demandis pri lia laboro, klarigis, ke la entrepreno bezonas personaron por eksterlanda plurjara laboro, demandis ĉu li havas apartajn malfacilaĵojn lerni lingvojn kaj informiĝis pri lia familio. Kiam li estis klariginta, ke lia edzino estas diplomita flegistino, Fraŭlino Singh ŝajnis pozitive frapita: – En la anonco ne aperis – ŝi diris – sed ni bezonas dungitojn ankaŭ por nia loka malsanulejo; ĉu vi opinias, ke via edzino havus intereson por tio?
Kompreneble la perspektivo vivi dum jaroj en fora lando sen sia edzino estis la plej zorgodona demando por Rajat, tial la ideo, ke oni eble dungus ankaŭ ŝin tre allogis lin: li jesis.
Post alia deko da minutoj dum kiuj oni vage babilis, la intervjuistino estis fiksinta rendevuon por ambaŭ kun doktoro Raychaudhuri la sekvantan semajnon. Nur post la foriro, Rajat konsciis pri io: la afablega Fraŭlino Singh ne menciis la landon, en kiu oni estus devintaj labori.


La oficejo de doktoro Raychaudhuri estas sobra kaj eleganta, en perfekta harmonio kun ĝia posedanto. Li, altkreska ĝis unu metro okdek, kun grizaj haroj tonditaj brosforme, perfekte identiĝas al bildo de manaĝero. Li bonvenigas ilin kun rideto: – Sinjoro Majmdar, sinjorino, bonvolu sidiĝi.
Li rapide foliumas la paĝojn de dosiero antaŭ si, kaj Rajat vidas preterpase sian nomon sur la kovrilo, poste denove turnas sin al ili: – Tre bone, mi agnoskas, ke vi tre favore impresis Fraŭlinon Singh; la priintervjua raporto finiĝas per rekomendo dungi vin kaj vian edzinon por la laborejo en Selenia.
– Nu, doktoro – startas Rajat iom hezite – tiu ĉi estas ĝuste unu el la punktoj pri kiuj ni scivolas: kie troviĝas ekzakte la laborloko kaj kiaj estus la financaj kondiĉoj?
– Viaj demandoj estas tute licaj kaj, mi aldonu, antaŭviditaj. – Li forprenas el la dosiero kelkajn foliojn: – Antaŭ ol respondi, mi devas tamen peti, ke vi subskribu tiun ĉi dokumenton: temas pri non disclosure agreement, viaflanka sindevigo ne sciigi al iu ajn kion dirotan ĉi tie hodiaŭ, sendepende de via akcepto aŭ neakcepto de la posteno.
Rajat kaj Raima pene legas la du paĝojn kaj la dulingvan kontrakton en hindia kaj bengala lingvoj kaj, fine, subskribas ilin. Raychaudhuri aprobas kontente: – Bone farite! Kiu subskribas sen legi ne serioze atentas la enhavon. Bone, nun mi povas pli detale klarigi tion, kiuj ni estas kaj kion ni estas farantaj: estas konfirmite, ke ĉio de mi dirota estas konfidenca kaj protektita de la interkonsento de vi subskribita.
Li ekstaras kaj ekiras al la proksima vand-libroŝranko dekstre, kvazaŭ por klarigi al si la ideojn: – Por komenci, nia firmao estas asociita al multnacia grupo, kiu estas realiganta kolonion en teritorio postulita de neniu Ŝtato; la kolonio, Selenia, naskigas iusence kiel eksperimento de novtipa socio, bazita sur la egaleco kaj sur la elimino de la sociaj diferencoj.
Raima kiel unua provas lin interrompi, sed li haltigas ŝin per mangesto: – Mi scias, tio aspektas kiel unu el la ŝvebantaj idealismaj diskursoj, se mi certigas vin, ke ni havas taŭgajn kialojn por kredi, ke ni povas krei ion vere malsimilan ol en la pasinto, kvankam mi ne povas nun eldiri ĉiujn detalojn. Laŭfakte – li daŭrigas – Selenia estas nun konstruata kaj ni bezonas laboristojn kaj metiistojn por ke ĝi kiel eble plej rapide kresku.
– Supozante, ke ni eble estas interesitaj al la afero – demandas Rajat – kiuj estus la kontraktaj normoj kaj la salajro?
– Ah, jes. La kontrakto estas kvinjara, eventuale renovigebla. Kvardek horoj dum ne pli ol ses tagoj semajne; koncerne la sinjorinon kiel flegistinon, estas antaŭvideblaj ankaŭ noktaj deĵoroj por certigi la funkciadon de la flegejo. La salajro estas dumil ducent dolaroj monate, ĉirkaŭ dekkvin mil rupioj, – li ŝajnigas malatenti la konsternitan rigardon de la duo, la cifero superas kvin foje la averaĝan salajron de laboristo en Calcutta – el kio estos tamen deduktitaj kvincent dolaroj pro loĝado kaj nutrado, almenaŭ la unuan jaron. Ek de venonta jaro devus esti pretaj la unuaj daŭraj loĝejoj kaj komercejo, kiu ebligu la aĉeton tie de manĝovaroj, tiam ĉesos la dedukto, nutrado kaj loĝado fariĝos je via ŝarĝo.
– Dekkvin mil rupioj monate? – Rajat petas konfirmon murmurvoĉe: – Por ĉiu el ni?
– Jes, certe. Tio estas la standarda salajro same por diplomita flegistino kiel por laboristo je via specialiĝa nivelo. Ha, mi forgesis alian aferon, la sanprizorgo estas tute senpaga por ciuj dungitoj kaj iliaj familioj.
– Kaj el tiu cifero kiom restos post dedukto de la impostoj? – Demandas Raima kun praktika sento.
– Tio varias. – Estas la respondo: – Selenia dependas de neniu lando, ĝi povus esti konsiderata suverena ŝtato, en ĝi ne estas impostoj laŭ enspezoj aŭ laŭ konsumoj. Vi ricevos la salajron en kontanta mono aŭ ĉe la Banko de Selenia en usonaj dolaroj aŭ hindaj rupioj je via elekto; se vi deziros ĝiri ĝin tute aŭ parte al iu konto en Kalkuto, probable vi devos pagi ĉi tie imposton el enspezo, escepte ol se vi registriĝus kiel elmigrintoj vivantaj en eksterlando. Via estas la elekto.
Raychaudhuri silentas dun deko da sekundoj, lasante al ili la tempon digesti la novajn informojn kaj pensas: – Unue la karoto nun la bastono.
Kunestas, tamen, kelkaj kondiĉoj, kiujn mi devas anonci antaŭ ol vi decidos. Unualoke, dek el la kvardek semajnaj laborhoroj estos utiligataj por devigaj ĝisdatigaj kursoj; komence temos ĉefe pri kursoj por instrui al vi la oficialan lingvon de Selenia, Esperanto: ne nur la ĉeesto estas deviga, sed ankaŭ la rezulto: oni atendas de vi, ke dum la unua jaro vi kapablos kompreni, legi kaj paroli Esperanton. Tio estas esenca, ĉar la kolonio akceptos personaron iamaniere el la tuta mondo kaj sekve necesos regado de komuna lingvo.
– Mi kredas, ke tio ne estos problemo – respondas Rajat – kaj mi kaj Raima ĉiam havis lernfacilon por lingvoj. Ĝuste tial ni iom rapide lernis la anglan kaj la hindian, mi pensas ke kun ioma sindediĉo ni povos lerni ankaŭ tiun ĉi Esperanto.
– Tre bone, tiu estas la ĝusta spirito. La dua punkto koncernas aferon, kiun mi antaŭe menciis: en Selenia ni seriose atentas la koncepton de egaleco: estas malpermesataj kaj severe punataj ĉiaj diskriminaciaj agoj bazitaj sur konsideroj rasaj, origina lando, sekso aŭ seksa orientiĝo. Nomi iun finocchio sporco negro aŭ eĉ nur socie izoligi lin pro lia malsama etno aŭ erara origino estas konsiderata grava krimo, punebla per disciplina aŭ financa sankcio aŭ, en ekstremaj kazoj, per maldungo kaj eksigo el la kolonio.
Ankaŭ tio ĉi ne ŝajnas problemo, – konfirmas Raima – kvankam iuj kutimoj malfacile mortas kaj eble kelkfoje povus eskapi troa vorto… Sed, ĉu mi eraras, ke parolante pri diskriminacioj vi ne menciis la religian.
– Vi pravas, kaj tiu ĉi estas ĝuste la tria temo, kiun mi intencis tuŝi: en Selenia la organizitaj religioj ne estas allasataj. Permesu, ke mi estu klara pri tiu ĉi punkto: al kio oni kredas estas persona afero, sed la religioj kiel organizitaj strukturoj estas malpermesataj, same kiel elmontro de religiaj simboloj aŭ religia varbado. – La tono de Raychaudhuri, ĝis nun trankvila kaj amikema, subite fariĝas aspra: – Tute aparte, estas tre grava krimo endoktrinigi neplenaĝulojn, taksata samnivele kiel seksperforto. Mi legis, ke vi, sinjoro Majumdar, diris al Singh, ke vi ambaŭ estas hinduoj; se la diritaj malpermesoj kreas problemon al vi, prefere vi tion diru tuj, por eviti estontajn zorgojn.
Nun Rama respondas: – Ne, doktoro, tio ne estos problemo. Kaj mia edzo kaj mi naskiĝis kaj vivis en hidua socio, kaj tial ni kulture apartenas al ĝi; sed ni neniam estis aparte religiemaj, ni eĉ povus difini nin agnostikuloj. Miaflanke, mi havas nenian reziston akcepti vian leĝon des pli konsiderante kiom da problemoj la religiaj ekstremuloj estas kreantaj ĉi tie en Hindio.
– Ne nur en Hindio, sinjorino. Ameriko, Eŭropo kaj Mezoriento ĉiam pli similas al pulvujoj; laŭŝajne, la sola reago donata al la integralismuloj estas mala integralismo… Kaj vi, sinjoro Majumdar, ĉu vi samopinias kiel via edzino?
– Absolute jes. Sed, pardonu min, doktoro, ĉu vi scias, ke vi ne ankoraŭ diris, kie troviĝas tiu ĉi Selenia?
– Kompreneble, kaj pro evidenta kialo. – Respondas Raychaudhuri duonridetante: – Unualoke ĉar temas pri la plej konfidenca informo ol ĉiuj aliaj, tial mi gardis ĝin kiel lastan. Krome, la respondo estas tiom malmulte kredebla, ke se mi estus dirita ĝin komence, vi estus konsiderintaj min freneza. Selenia ests Lunkolonio.
La edzo kaj la edzino rigardadas sin reciproke, kvazaŭ por demandi al si, ĉu jam alvenis la tempo por decidi, ke la serioza doktoro Raychaudhuri estas senlime freneza. Denove estas Raima, kiu rekonsciiĝas kiel unua: – Sed… la transportkostoj al la luno estas teruraj! Kiel vi povos atingi, ke kolonio tie estu memsufiĉa?
– Nu, vidu, ni havas niajn rimedojn. Momente ni troviĝas en senmova pozicio: se vi ne akceptos la kontrakton mi ne povos aldoni ion, sed, aliflanke mi ne povas imagi, ke vi alprenos definitivan decidon sen koni ĉion. Mia propono estas jena: diru al mi, ĉu vi akceptus supozante, ke mi pruvu al vi, ke la projekto de Luna kolonio estas realigebla kaj troviĝas efektive en tre progresinta realig-stadio. Ne – li interrompas – ne necesas, ke vi tuj respondu, prenu la necesan tempon laŭplaĉe. Se necese, ni povas interkonsenti pri nova rendevuo post kelkaj tagoj.
Rajat kaj Raima fikse rigardas sin dum dek sekundoj. Post pli ol dudek jaroj da geedziĝo ili ne bezonas paroli por alpreni gravan decidon: post rapida okulfrapo Rajart respondas: – Ne necesas, doktoro, ni konsentas. Pruvu ke tio eblas kaj ni subtenos vin.
Raychaudhuri observas ilin, kvazaŭ por certiĝi, ke ili bone komprenis, kaj poste eldiras kelkajn vortojn en nekonata lingvo. Rajat perceptas mallongan aerblovon, same kiel post malfermo de fenestro, li turnas sin al ĝia direkto kaj restas ŝtonigita: parto de la vand-libro-ŝranko malaperis kaj en ĝia loko troviĝas pordo al duonmalluma ejo.
– Jen, gesinjoroj, Selenia situas preter tiu pordo.


Ili trairis la portalon, Raychaudhuri jam estis klariginta al ili, ke tio ĉi estas la vera sekreto de Selenia, la teknologio de tuja transporto al kiu ajn distanco, kaj ke nun ili troviĝas en la senlima kaverno de la unua loĝloko, jam tute elfosita, sed ankoraŭ grandparte ne finpretigita.
En Selenia ni uzas la horon de Greenwhich, – li klarigas – tial nun estas tro frue kaj neniu estas laboranta. Tiu ĉi placo kaj la ĉirkaŭantaj konstruaĵoj formas la unuan nukleon de la kolonio; kiam ĉio estos preta ili povos gastigi ĉirkaŭ mil kvincent personojn kaj ĉiajn strukturojn kaj vendejojn, kiujn oni povas supozi en malgranda vilaĝo. Jen la laboro, por kiu ni bezonas laboristojn: konstri la domojn, en kiuj ni vivos.
Rajat rigardas la pavimon, sur kiu li staras: nuda roko, malglata por ne gliti. Li rigardas la grandegan kavernon, kiu etendiĝas centojn da metroj kaj pensas: – Jes, ĉi tie estas multe da laboro por pavim-tegisto…


Ili revenis al la Tero, al la senfantazia oficejo de doktoro Raychaudhuri en Kalkuto: – Bone, nepre mi ree atentigu vin, ke ĉio de vi vidita estas superkonfidenca! Ĉu vi plue interesiĝas?
– Certe, doktoro!
– Tiam vi povas reveni post du tagoj kaj iri rekte al la dungoficejo por subskribi la kontraktojn. Oni klarigos al vi ankaŭ kiel organizi la translokigon de viaj havaĵoj al Selenia, kaj ek de la venonta semajno vi povos komenci labori. Bonvenon sur la ŝipo!

Un grande ringraziamento al signor Giancarlo Fighiera che ha effettuato la presente traduzione del capitolo 18 e ad Alberto Vitale e Carlotta Pavese della Itala Esperanto Junularo che mi hanno messo in contatto con lui, scandalizzati dal mio precedente tentativo.

2 pensieri su “18 – Konstruado”

Lascia un commento

Il tuo indirizzo email non sarà pubblicato. I campi obbligatori sono contrassegnati *

Chaos Legion wants you!